Raporto pri la 8a IHR

La 8-a Internacia Himalaja Renkontigxo

Ekde la 26a de februaro gxis la 9a de marto 2009, la Nepala Esperanto-Asocio okazigis sian Okan Internacian Himalajan Renkontigxon. Tiaj programoj, en Cxiu dua jaro, estas planitaj por doni impulson al la E-movado en Nepalo, kaj samtempe konigi la landon al alilandaj esperantistoj. Nepalaj Esperantistoj malofte havas sxancon vojagxi ekstrelande, pro tio tiu cxi programo estas fruktodona por evoluado de la E-movado en Nepalo. Cxi jare la nombro de la eksterlandaj esperantistoj estis granda. 22 estis registritaj, el Germanio(2), Japanio(12) Koreio(4)Danio(3) Auxstralio(1) Francio(2) Barato(1). kaj almenaux tri pli da esperantistoj parte partoprenis.

 

La programo komencigxis per ekskursoj dum du tagoj en Katmandu-valo kaj dauxris dum Ok taga piedvagado en la regiono de Annapurna. La piedvagado komencigxis de Khudi(unua tago) kaj dauxris tra Galegaux, Vujxung, Pasgau, Pakurikot kaj Pokhara. En Pokhara okazis unu tagan ekskurson. Pro la malbona vetero la montoj ne estis videblaj. En la 9-a de marto okazis fina programo kaj internacia vespero, en kiu kvardek du personoj partoprenis. Impresoj, spertoj, kantoj, poemoj kaj opinioj estis prezentitaj el diveraj fremlandaj kaj enlandaj esperantistoj. Estis grupa japana kanto. S-ro Razen kaj S-ro Rudra kantis esperantan kanton. S-ro Shree Pokharel prezentis poemon pri virino. Kim Ju el Koreio, Ursula el Geramanio kaj s-ino saito Tume kaj Niio prelegis pri espertoj dum la renkontigxo. Ankaux NespA havis sxancxon malkovri la nove presitan vortaron nepallingve. S-ino Indu Devi Thapaliya kaj Jacob Northfalk komentis pri la nove aperita vortaro. Fama kantisto s-ro Kim el Danio prezentis kelkajn esperantajn kantojn kun sia filo Villes. La kunvenestro de la programo estis Predizantino de NEspA s-ino Indu Devi Thapaliya. Antaux tio, inauxguro okazis en 26an Februaro kaj bondezirmesagxoj el Hori Yasuo, Lee Jung Kee kaj Franciska Reisel estis legita.