Adiaŭ Jacob !

Nepala Espernto-Asocio okazigis feston la 27an de aprilo 2009, por adiaŭi al S-ro Jacob Nordfalk, kiu venis al Nepalo antaŭ du jaroj kun lia ĉarma familio.

Venis ĉirkaŭ 14 homoj Karaj Nepalaj Esperantistoj, Ni ĉiuj memoris lian kontribuon kaj dankis al li pro lia favora helpo al nepala Espernato-movado.



Li instigis nin renovigi nian Nepali-Esperanto-vortaron, kreis Esperanto-filmeton pri Mejzi kaj aliaj. Li partoprenis en niaj aranĝoj, ekz pikniko al Jhor, Chivar, IHR kaj ankaŭ foje invitis nin por drinkado ĉe lia hejmo. Lia ĉeesto donis al ni stimulon paroli per la internacia lingvo.

Li forflugis al Danlando la 1an de majo.