11-a Nacia Kongreso de Nepala Esperanto-Asocio - 5-a de decembro 2009

Karaj:

La  Nacia Kongreso  de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) okazis en la 5-a de decembro 2009 en Padmakanya School, Dillibazar, Katmando. Partoprenis 40 esperantistoj, pli ol duono de la tuta membraro de la pasinta jaro.

Homoj komencis alveni je la 11-a horo matene. Kiel kutime, ili babilis kaj atendis gxis suficxe multaj kolektigxis. Finfine la progamo komencigxis je la 11:30.  La  kongreso komencigxis per la internacia himno La Espero, kiu estis gvidita de s-ro Philip Pierce. Poste s-ro Posh Raj Subedi enkondukis unuminutan silentperiodon memore al antauxa prezidanto de la asocio, d-ro Keshav Ram Joshi, kiu forpasis antaux duona jaro.  

 

Reprezantantoj el diversaj brancxoj de la asocio kaj aliaj gravuloj – s-roj Himlal Parajuli, Shree Prasad Pokharel, Mukunda Chhatry, Mukunda Raj Pathik kaj Rajen Manandhar – parolis pri lastatempaj agadoj kaj novaj planoj kaj faris sugestojn cxi-rilate.

La jara kaj financa raportoj estis prezentitaj de respektive s-roj Bharat Ghimire kaj Shree Prasad Pokharel. Membroj komentis, faris demandojn kaj fine aprobis ambaux raportojn.

La kongreso finigxis per parolado de la kunvenestro, s-ino Indu Devi Thapaliya, prezidantino de NEspA. Sxi raportis pri la agado de la pasinta jaro, menciante inter aliaj aferoj la aperon de Nepala-Esperanto Vortaro, la vojagxon de tri membroj al la UK en Pollando kaj la sukceson de la 8-a Himalaja Renkontigxo. Sxi rimarkigis ke en la venonta jaro okazos la 20a jarigxo de NEspA kaj esprimis esperon ke ni celebros gxin per intensigita movado. Poste sxi kuragxigis membrojn por partoprenado en la 6-a Azia Kongreso en Ulan-Bator.

Je la fino sxi diris ke la tri jaroj de sxia KAEM-membreco kiel reprezentanto de Nepalo finigxis, kaj sxi petis ke la kongreso elektu novan KAEM-anon.  Post duonhora diskutado, s-ro Mukunda Raj Pathik estis elektita per aklamo por la venontaj tri jaroj. Oni gratulis lin kaj deziris al li bonan sukceson.

Raportas: Bharat Kumar Ghimire