Tuesday, 02 December 2014 00:00

Montejo 05

Written by
Rate this item
(0 votes)

Redaktante

Adiauante multajn eventojn de la pasinta jaro kaj akompanate de aliaj pli persistaj, ni denove eniras novan jaron.

Malgrau tio, ke la konflikto inter demokratoj kaj kontrauuloj en Rusio sajnis esti decidita per sangla batalo, la politika maltrankvilo tamen fakte dauras kiel kvazaua nenuligebla parto de la reformpreceso.  Ankau en la eks-Jugoslavio oni emas atendi – cu trompite? – ke decidiga fino de la konfliktoj venu per milita venko. La multjardeka disputo inter la Hinda Unio kaj Pakistano pri Kasmir igas siaparte iom pli varma nuntempe.  Kaj alia malforgesenda problemo, kiu flagras nun pli okulfrape: la debato pri la sendependeco de la pralogantoj de  Australio.  Ni, la redaktantaro de Montejo, esprimas la esperon, ke la nova jaro alportos taugojn rimedojn por plibonigi tiujn kaj aliajn similajn situaciojn.

Kiel Esperantistoj, ni sentas kontentecon kaj fierecon pri la rezolucio koncernanta Esperanton aprobita de UNESKO dum gia 27a sesio.  Kiel Azianoj, ni atendas kun la samaj sentoj la ci-jaron Universalan Kongreson.

Fine, ni dankas al ciu leganto de Montejo pro via dauro intereso kaj valoraj helpoj kaj sugestoj.  Ni deziras al vi ciuj felican novan jaron 1994!
=
FESTIVALO
    
Sivaratri

Sivaratri estas unu el la plej carmaj festivaloj por hinduoj.  La festivalo okazas ciujare en la novluna nokto de la monato de februaro au marto.

Dum la tago de la festivalo, de trua manteno gis nokto, amaso da pilgrimantoj (ankau de Bharato venas miloj) iras al la templo de Pasupatinat (au Sivo), la dio de detruo kaj morto.  La adorantoj direktas sin al la templo post bano en la malvarma akvo de la Bagmati rivero.  Antau la templo ili interpusigas por ekhavi la sancon vidi la vizagon de la dio.  Sukcesinte, ili au restas apud la templo au iras en la proksiman arbaron.

La nokto estas brua kaj brila pro la kantado kaj dancado cirkau diverslokaj fajroj.  La fidelaj devas ne dormi, kaj ili pelje uzas narkotikojn kutimo kiu havas la sankcion de Sivo.  En la tuta lando hinduoj fervore pregas al Sivo ci-tage por ke li lasu ilin eniru paradizon post la marto.  Ankau en Bharato oni celebras Sivaratrion diversforme lau lokaj kutimoj.

- Razen Manandhar 
=
Aidoso Regas Nepalon

La homaro antau longe konkeris ja la lunon, sed en la jaroj post tiu evento aliaj aferoj prezentis sin por insturi al gi la humilecon.  Unu el ili estas la malsano nomata aidoso, kiu estas trovita unuafoje antau unu dekjaro kaj baldau farigis defio al la moderna scienco.  Aidoso, nun tre fifama kaj timata, vojagis kiel mondturisto de Afriko al Ameriko, kaj de Europo al Azio.  Finfine gi alvenis sudaziajn landojn.  La viruso de aidoso estas tiel insida ke neniu sajne povas malhelpi gin penetri ec la plej isolitajn lokojn de la mondo.  Transirante de korpo al korpo, la viruso de aidoso estas nun internacia.

Aidoso atingis ankau Nepalon, kie gi estis unuafoje rimarkita, en eksterlandano, en julio 1988.  Nepalanoj, kiuj plejparte restas fidelaj al la vivmaniero de la dekoka jarcento, frontas nun la teruran minacon de la finjaroj de la dudeka jarcento.  Lau la Projekto por la Kontrolado kaj Antaumalhelpado de Aidoso, la sercado de homoj portantaj la aidosan viruson en Nepalo igis iom pli vigla post 1988.  Gis novembro 1993 185 tiaj viktimoj (89 viroj kaj 96 virinoj) estis trovitaj inter cirkau 95.000 ekzamenintaj.  En tiu ci grupo 24 estis jam seroze malsanaj.  Ankau lau la raporto, la nombro da viktimoj kreskas je ducent procento ciujare.

La pordo estis malfermita al aidoso en Nepalo unue de prostitutinoj revenintaj de prostituenjoj en la Hinda Unio, kaj due por la donaco de sango.

Ciujare proksimume dek mil nepalaj virinoj estas venditaj al bordeloj en la Hinda Unio.  Se ili tie infektigas per aidoso, ne estas permesate al ili plu logi en la prostituejoj.  Ili do revenas Nepalon, tiel estigante la unua pordo por kiu aidoso eniras la landon.

Dudeknaujara Anju estas unu le la virinoj senditaj for de sia prostituejo en Bombay.  Nun si logas sola en la monteta vilago Melamci norde de Katmando kaj funkciigas alkoholajejon. Si estis vendita de sia kuzo je 30.000 rupioj (600 usonaj dolaroj), kiam si estis dekkvinjara.  Si diris ke si devis kontentigi cirkau tridek personojn ciutage, kaj la mono ricevita estis po inter kvin kaj tridek rupioj.  Kiam la viruso de aidoso estis trovita en sia sango, si devis forlasi sian enspezfonton kaj reveni Nepalon, kunportante la viruson kiel “donacon” al sia naskiglando.

Nepalanoj kiuj vojagas eksterlanden por labori au kun alia celo povas havi kelktempan rilaton kun personoj infektitaj per aidoso.  Reveninte hejmen, ili kun granda fiero diras cion imageblan al amikoj pri siaj spertoj kun fermadaj landanoj.  Sed ankau ili povas farigi kondukilo de malamatajo.

Nu, en Nepalo ne estas kutimo ke oni acetas sangon por spari monon.  Pro tio povas ofte okazi ke tiaj revenintaj el eksterlando, donacante sangon envere donacas morton, prenantan la formon de aisodo.  Bedaurindas ke en Nepalo ne ciuj malsanulejoj ekzamenas sangdonacojn.  Pro tio aidoso tre facile ricevas vizon al Nepalo.

Lau la supre menciita raporto, inter la viktimoj de aidoso estis du virinoj kiuj malsinigis kauze de la senatenteco de siaj edzoj.

La manko de edukado certigas ke viktimoj de aidoso pli kaj pli kreskos en Nepalo, gis la malsano regos kiel diktatoro.

“Granda problemo venas de eta plezuro.”

- Dipendra Piya 
=
KULTURO

Mit

Amikeco – tiun ci vorton oni tre ofte uzas en Esperantujo.  Kiel tiu, amikeco estas io, kio interligas rasojn, kulturojn, lingvojn au landojn.  Sed amikeco povas esti diversgrada.  En Nepalo la plej profunda grado nomigas mit.

La kutimo de mit estas preskau tiom malnova kiom estas la civilizacio.  Oni povas trovi ekzemplojn de mit ec en la hindua mitologia rakonto Ramayana.

Mit signifas simple ‘amikon,’ sed la vorto posedas sanktan auron.  Neniu rigardas la mit-rilaton kiel bagatelajon.  Tio estus peko.  Kiam du personoj decidas farigi mit-amikoj, ili cesas nomi sin ec per antaunomoj, estante devigitaj uzi la nomon mitgju (au mitini inter virinoj).  Ili intimigas kvazau ili estus membroj de la sama familio.

Kutime oni eniras mit-rilaton kun iu homo de la sama ago, sekso, sociekonomia nivelo, religio, kasto kaj ideologio, sed ne nepre.  Kelkaj preferas alikastanan pli ol samkastanan mit-amikon.

Cu viroj au virinoj, kiam oni kunigas por esti mit, oni devas sekvi bone konatan proceson.  Oni “geedzigas,” kvazau la unu mit estus viro kaj la alia estus virino.  Trumpetistoj estas dungitaj kaj festoj okazigitaj.  Malgrau tio, ke la tuta afero sajnas havi iom absurdan aspekton, kaj iuj povus ekpensi ke la mit-amikoj estas samseksemuloj, preskau neniu alia ceremonio estas regardata tiel serioza kiel gi.

Bedaurinde, nuntempe la kutimo de mit malrapide malaperas.  La vero estas ke gi postulas senton de la sankteco de la rilato – senton tre malfacile subteneblan en la moderna mondo.  Homoj nun parolas pri mit tre malserioze (estis iam tempo kiam mit-uloj diris, “Mia edzino estas la edzino ankau de mia mit”!). Nun oni emas kunigi per mit-rilato pro politikaj konvinkoj au pro tio, ke oni havas la saman nomon.

Mia nomo estas Maja Rai (mi estas virino).  Do, se iu el vi havas intereson esti mia mit, bonvolu ... Por mi, ago, religio au socia nivelo, kaj ec sekso ne gravas.  Tempo sangigas – mi scias ke finfine mit estas mit.

- Maja Rai 
=
Mi, la Poeto

Haribhakta Katuwal (1935-1980)

Post la eksciteco de sia sercado
Mia koro vundita pro l’amara devo de perdado
Hodiau ne volas verki poemon.
Supozeble tial, nerciso!
Anstatau via rideto, nun antau miaj okuloj
Dancas la melankolia vizago de tiu maljuna sinjoro
Kiu vicatendis hierau dum horoj, sed vespere
Reiris hejmen, svingante malplenan kerosenujon.
Estus bone se mi ne estus poeto kaj
Povus esti keroseno pleniginda en ujon,
Povus bruli por la kuirado en iu domo de mia lando,
Povus ekbriligi la vizagon de iu malgaja maljunulo...
Sed narciso!
Mi igis poeto, kiu solvas neniun problemon de mia lando,
Kiu implikigis nur en vian rideton.

La poeto estis indigeno de Assam (provinco de Bharato kie logas multe da nepalanoj), kaj lia amo de la nepala lingvo instigis lin veni al Nepalo.  Li verkis poemojn kaj kultivis ankau aliajn genroj.  Elspezinte sian posedajon por la eldonado de libroj, li mortis juna kaj malrica.

Tradukis – Razen Manandhar 
=
La Templo de Cangu Narajan

Oni ne troigas kiam oni diras ke Nepalo estas subciela muzeo kun nekalkulebla amaso da temploj kaj stupoj.  La valo de Katmando (inkluzivante la cefurbon Katmando kaj la proksimajn urbojn Patan kaj Bhatkapur) estas aparte plena je historiaj konstruajoj.

Unu el la plej elstaraj monumentoj de la valo estas Cangu Narajan.  La juna rego Mandev konstruigis gin en la kvina jarcento por felicigi sian patrinon.  La  templo posedas idolon de Naraja (au Visnu, lau hindua kredo la prizoganto de la mondo).  Ekster la templo staras turo sur kion la rego enskribis liston de siaj venkoj.  La turo enskribis liston de siaj venkoj.  La turo atestas ke la templo datigas de la kvina jarcento.  Tiu ci do estas la plej malnova konstruajo de Nepalo.

La du-etaga templo estas impone dekorita en stono, ligno kaj metalo.  Gi havas nau belajn pordojn – po tri en tri el la kvar flankoj – kovritajn de metaloj.  La lignaj apogiloj sub la tegmento elmontras la dek inkarnigojn de Visnu lau hindua mitologio.  Ekster la templo, la nau pordoj estas gradataj de po du mitologiaj bestoj similaj al leonoj, kaj la templo estas cirkauigita de diversaj turoj kaj iloj uzataj de Narajan kaj aliaj dioj.

Ne nur la templo sed ankau gia loko estas bela: unu monteto 5 kilometrojn nordoriente de Katmando.  Inter la vidindajoj estas serpentanta alirvojo kaj ciam brilanta Himalajo.

- “Susil” Tulsio 
=
Patan, la Najbara Urbo de Katmando

Patan estas unu el la tri cefaj urboj de la valo de Katmando. Situanta tri kilometrojn sudoriente de Katmando trans la Bagmati rivero, gi lau tradicio estis fondita en 229 p.K. dum la regno de Vira Deva.  Gia formo estas cirkla, kaj en la kvar cefaj direktoj trovigas grandaj budhismaj teramasoj, kiujn onidire Asoko la imperiestro de Bharato antau pli ol du miljaroj, lasis konstrui dum sia vizito en la valo.

La urbo kreskigis sub la influo kaj de Hinduismo kaj de Budhismo: pli ol duona mil da hinduismaj temploj kaj la sama nombro da budhismaj cajtjoj atestas la simbiozon tie de la du grandaj religioj.  Krome staras diversloke monahejoj kaj tranoktejoj por pilgrimantoj.

La kulmino de la urbo disvolvigo okazis dum la Malla periodo (de la 11a gis la 18a jarcento), kiam la centra kvartalo, nomata Durbar Placo, atingis sian hodiauan imponan formon.  Inter la tieaj sanktejoj estas la templo de Krisno, konstruita en la 16 jarcento sub Rego Siddhi Narsingha Malla. Sur unu el giaj 21 pinakloj estis enskribita la antaudirajo, ke la vera morto de la rego okazos nur post kiam la pinaklo falos surteren.  Tiu fakte falis kvar jarcentoj post la forpaso de la rego, kaj lia morto estis agnoskita de la popolo nur tiam.

Simila kredo ekzistas pri Rego Yoga Narendra Malla (la nepo de Siddhi), kiu lasis konstrui antau la Degutale templo kolonon kronitan de statuoj de li kaj lia filo.  Sur lia kapo sidas birdfiguro, kiu signos la mordon de la rego per tio, ke gi forflugos.  Gis nun tio ne okazis, kaj servistoj ciuvespere ankorau pretigas la liton por la rego.

Unu poeto skribis antau du jarcentoj ke Patan havas cielan aspekton, estante plena je la cantado de himnoj kaj je kantado, dancado kaj amuzigo, tiel ke la dioj rivalas pri la rajton malsupreniri gui cion tion.

La hodiaua urbo malgajnis parton de sia antaua allogeco, sed vagante tra giaj vojoj, oni tamen povas multloke rekapti senton de gia pasinteco.

  - Philip Pierce 
=
Agadoj kaj vizito

La Unua Datreveno de Montejo

Okazis la unua datreveno de Montejo la 11an de septembro 1993.  Mukunda Pathik (la prezidanto de NespA).  Shreee Prasad Srestha kaj Baikuntha Maskey (perantoj), Philip Pierce (la lingvokontrolanto), Marko Oni, Bisnu Ratna Sakja kaj Ganga Malla esprimis siajn ideojn pri Esperanto kaj la rolo ludata de Montejo en la diskonigado de Nepalo tra la mondo.  Diperndra Pija, la cefredaktanto, prezentis la jarfinan raporton.  Razen Manandhar, la redaktanto kaj desegnanto, prezidis la programon.
 
Esperanto Klubo en Patan

Nepalo havas novan centron de Esperanto en Patan.  La 15an de decembro 1993 la estro de la loko komitato, Dilip Josi, inauguris la Klubon Esperantistan de Patan (KEP).  La dato ne estis hazarde fiksita, car samokaze oni povas gaje festi la Zamebhof Tagon.

La nova klubo celas kunigi komencantojn kaj progresantojn, kaj kuragigi ili uzi Esperanton kaj disvastigi sian scion en Patan.

La estraro konsistas el: prezidanto – Razen Manandhar, vicprezidanto – Vigaja Krisna Srestha, sekretario – Kabindra Sakja, kasistino – Dibja Bagracarja; aliaj aroj – Hari Dangol, Kiran Bhai Bagracarja, Dharma Rag Sakja, Gjan Bahadur Mahargan, Asok Srestha, Subhadra Sakja kaj Sobhana Bagracarja.

La adreso : Klubo Esperantista de Patan, P.O. Box 368, Patan (Lalitpur), Nepalo.
Esperantaj Kursoj

Dum la monatoj de januaro kaj februaro 1994 du Esperantaj kursoj estis kondukitaj de NespA kaj de la Klubo Esperantista de Patan.  En Katmando, Bharat Ghimire kaj Philip Pierce, kaj en Patan Razen Manandhar, instruis po cirkau dek komencantojn.

 

Vizitoj


¶     S-ino Georgette Tourette de Lyon, Francio, venis Nepalon la 8an de decembro 1993 kaj restis gis la 20a.  Si rondkvojagis la antikvajn templojn de Katmando kaj la belajn montojn en la proksimeco de Pokhara.

¶     S-ro Sato Ejgi de Sapporo, Japanio, vizitis Nepalon de la 26a de augusto gis la 6a de septembro 1993.  Li estas redaktaro de Fronto.

¶     S-ro Gim Jong Gin, dumviva membro de UEA kaj aktivulo de KEA, venis Nepalon en la lasta kvarono de 1993 precipe por gui la Himalajan.  Li agrable pasigis cirkau unu monaton piedvagante en montaj lokoj.

¶     S-ino Faris Tan, juna Esperantisto de Singapura Esperanto Asocio, vizitis Nepalon kaj dum nau tagoj piedvagis kun kelkaj neesperantistaj amikinoj en la regiono de Langtang.

Read 923 times
More in this category: Montejo 06 »