Tuesday, 02 December 2014 00:00

Montejo 06

Written by
Rate this item
(0 votes)

jaro-2, n-ro: 6, februaro/marto/aprilo 1995 

Redaktante
 Ekde la lasta numero de Montejo multe da akvo jam fluis sub la proverban ponton.  Nepalo havas novan registaron (v. pg 3).  Multaj festivaloj estas celebritaj (v. pg 4 por unu el ili).  Kaj pluraj membroj de nia asocio havis la sancon partopreni en la Universala Kongreso en Seulo (v. pg 8).  Ciuj aspektoj de tiu lasta imponis al ili, car escepte de unu persono, neniu el  la grupo jam antaue ceestis tian okazajon.  Koreio estas bela lando, kaj gia popolo gastama kaj verva.  La prezidanto de NespA kaj membro de la azia karavano, Mukunda Rag Pathik, metis siajn impresojn pri la korea evento sur paperon por niaj legantoj (v. pg 10).

Al ni en la animon enigas la sento ke nia malgranda snurero de la E-movado nun pli kaj pli interplektigas kun tiu multe pli granda parto ekster niaj landlimoj.  Kaj ankau inverse, kiel montrigas per la aligado de gis nun dek kvin homoj al la unua Internacia Himalaja Renkontigo (v. pg 8).  Ceestinte la UK, ni nun scias iom pli pri tio, kion niaj gastoj atendas dum tiaj eventoj.  Nia espero estas ke ili bedauras la neceson foriri je la fino de la renkontigo kaj volos baldau reveni.  Pli pri tio en la venonta numero.
=
 RAPORTO
Parlamenta Elekto \'94 en Nepalo

Nepalo nun havas novan registaron, formitan de la komunista partio.  Rezulte de la mezelekto de la 15a de novembro 1994, la prezidanto de la Nepala Komunista Partio (Unuiginta Markisma kaj Leninisma (NKP-UML), S-ro Man Mohan Adhikari, nomigis cefministro de Nepalo.  S-ro Adhikari estas la unua komunista cefministro de la lando. 

La Nepala rego, Birendra Bir Bikram Shah Dev, nomis S-ron Adhikari kiel cefministron la 29an de novembro.  Sub la estreco de S-ro Adhikari formigis nova registaro de dek kvin ministroj.

En tiu ci parlamenta elekto 205 segojestis prikonkursitaj, el kiuj la NKP-UML kaptis 88, la Nepala Kongresa Partio (NK)  83, la Nacia Demokratia Partio (RPP) 20, la Nepala Partio de Bona Ideo 3, la Nepala Laborista kaj Farmista Partio 4 kaj sendependaj kandidatoj 7.  Entute, 24 partioj partoprenis kaj 1442 homojkandidatigis en tiu ci elekto.  Neniu partio sukcesis akiri la plimultecon; la komunistoj do formis malplimultecan registaron.  La 10an de julio 1994, pro la parlamenta malkonsento de la dankpropono post la jara rega prelego, la pasinta cefministro, S-ro Giriga Prasa Koirala mallonga tempo la mezelekto estis anoncita.  Gi estis la dua parlamenta elekto post la revolucio de aprilo 1990.  Sekve de la unua elekto de 1992, la NK formis demokratian plimultecan registaron sub la estreco de S-ro Koirala, kaptinte 113 el 205 segoj.  Dum tiu periodo, la NKP-UML estis cefa opozicio en la parlamento, sed nun la NK ludas tiun rolon.


Rezultoj de la Parlamenta Elekto \'94 –

Politikaj partioj
     Nombro
da kandidatoj        Vekintaj kandidatoj
Nepala Komunista Partio (NKP-UML)         196       88
Nepala Kongresa Partio (NK)                       205       83
Nacia Demokratia Partio (RPP)                     202        20
Nepala Partio de Bona Ideo                             86     3
Nepala Laborista kaj Farmista Partio                27      4
Aliaj partioj      341     0
Sendependaj kandidatoj         385     7

    Entute:
    1442      205

Fonto: Raporto de la Elekta Komisiono, 1994

-Rabindra Roy
=
 FESTIVALO
Jomari Punhi

Jomari Punhi estas unu festivalo el multaj festivaloj de Nepalo.  Gi okazas en decembro kaj speciale en la Katmando Valo.  En la tago de la festivalo oni mangas iun panon nomatan jomari, kaj la tago mem estas la plenluna tago (en la nevaa lingvo punhi signifas \'plenluna tago\').  Pro tio la festivalo nomigas Jomari Punhi.

Oni faras jomari de novrikoltita rizfaruno.  La formo de jomari estas konusa.  Oni kredas ke ju pli la pinto longas, des pli la venontaj tagoj longigos.  Farante jomari, oni enmetas dolcajojn por ke gi estu bongusta.  Dum dek kvin au dudek minutoj oni vaporkuiras gin kaj tuj poste la familio mangas gin kune.

En tiu tago, nevaanoj kuiras kiel eble plej multajn specojn da jomari.  Ili ankau faras figuron de la dio de faruno kaj metas gin en la grenujon.  Starigante gin ili adoras gin kaj petas ke la grenujo ciam estu plena.  Post la adoro, familianoj kune denove mangas jomari.  Ci-tage geknaboj de ciuj kvartaloj iras de domo al domo kaj petas donacon de jomari.  Ili kantas apartan kanton pri jomari antau la domoj.  Familioj disdonas la mangajon el sia provizo kun plezuro.

Lau la sankta libro Visnupuran, se iu adoras la dion en tiu ci tago per jomari, tiu felicigas kaj la grenujo ciam plenos.  Unu rakonto pri Jomari Punhi menciita en la sankta libro estas jena:

Estis unu pia riculo, Sucandra, en la urbo de Pancal.  Li kaj lia edzino ambau estis fiedlaj al la dio Visnu.  En la plenluna tago de decembro, la geedzoj purigis sian domon kaj kuiris jomari.  Kuirinte gin, ili mangis unu parton kaj donis alian parton al aliaj personoj por ke ili mangu.  La dio volis provi ilin.  Li maskovestis sin kaj iris por peti mangajon.  La edzino de Sucandra bonvenigis lin kaj donis veston por ke li vestigu per gi kaj donis jomari por ke li mangu.  Regardinte sian afablecon, la dio Regardinte sian afablecon, la dio felicigis.  Finfine, li montris al ili sian origianan formon.  Helpinte ili per konsiloj, li malaperis.  Ili enmetis la citron en la grenujon kaj adoris la dion per konusa jomari dum kvar tagoj.  Ili agis tiel kiel la dio sugestis.

Tio prosperigis ilin, kaj ili posedajo pli multigis.  Ili plu sanis kaj ec pli fortigis.  Rigardinte ilian prosperon, aliaj ankau komencis fari jomari.  Tiel la festivalo evoluis en la plenluna tago de decembro.

Do, Jomari Punhi estigis grava festivalo.  Oni vizitas sanktejojn, portante jomari, por adori la diojn.  En la katmando Valo, estas templo Dhanjesvar Mahadev, kaj granda pilgrimo al gi okazas dum la festivalo.

Ankau en la dua, kvara, sesa, oka, deka, kaj dek dua naskigtago de gefiloj de nevaanon oni kuiras jomari kaj disdonas gin al proksimaj parencoj.  La historio montras ke la kutimo kuiri jomari komencigis dum la tria jarcento.

- Narendra Manandhar
=
 JUNULARA PAGO
Junulara Gardeno

Estas iu organizo kiu arangas kongreson, kie oni povas amikigi, kanti, danci kaj babiladi kun gejunuloj de pli ol dudek landoj sub unu tegmento.  Tiu organizo estas TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), kaj tiu kongreso estas la IJK (Internacia Junulara Kongreso), la sola kongreso en la mondo en kiu oni povas interkomprenigi kun diverslandanoj gejunuloj sen tradukanto.

Fondita en 1935, TEJO nun havas tridek sep landajn sekciojn kiel fortajn manojn.  Ekde la komenco gi funkcias kiel ponto inter diverslandaj junaj parolantaj de Esperanto, okazigante diversajn programojn, el kiuj la plej grava estas la IJK.

Post sia fondigo TEJO okazigis la IJK ciujare krom, pro la dua mondmilito, la sep jaroj inter 1940 kaj 1946.  Do, de la plej malgranda kongreso en Francio en 1957 kun 30 partoprenantoj gis la plej granda kongreso en Pollando en 1987 kun 1034 partoprenantoj, TEJO sukcesis okazigi kvindek junularajn kongresojn gis nun.  La pasinta estis en Chanon, Koreio. 

La kunvenejo de la 50a IJK, Dankook Universitato de Koreio, estis vera gardeno por la 241 la 30a de julio gis la 6a de augusto.  Energie laborante por la prezidantoj, Edlyn Teske kaj Danny Ten Haf, multe kontirbuis al la sento de frateco inter la partoprenantoj.  Alia persono kiu altiras la atenton de kongresanoj estis la ceforganizanto de la 51a IJK, estrarano Jelena.  Dank\' al la senlacaj kaj celtaugaj laboroj de LKK-anoj,  ciuj matenoj alportis valorajn spertojn, kaj kiuj la partoprenantoj facile forgesis pri la horo.  Oni miris kiam la suno ekbrilis en la pura cielo. 

Kompara kun la mondo, nia movado estas nur eta, sed gi vere, ni fervore kredas, estas paca gardeno.  Kial ni ne blovu la bonodorojn de nia gardeno al ciu urbo kie okazas la IJK, per tio ke ni arangas iajn programojn pri sociaj problemoj de tiu urbo por la urbanoj mem.  Tial ni povas postlasi memorajojn de junaj esperantistoj al civitanoj de la konresa urbo.

Tiu ci korea bukedo de gejunuloj jam disigis.  Venontjare gia bedo estos en Sankt-Peterburgo ekde la 31a de julio 1995.  La kongresa temo: \"Junularo, kiu ne nur dancas.\"

-Diperndra Kumar Piya
=
 TURISMO
Nepalo- celo de touristoj

La himalaja lando de Nepalo estis kvazau planita por tiuj kiuj volas esti proksimaj al natura beleco kaj fresa aero.  Gi nomigas \"la logejo de dioj\" pro la ciela karaktero de sia pejzago, kaj gi ankau rajtas fieri pri historiaj, religiaj kaj kulturaj remarkindajoj.  Ekde la antikva tempo sanktuloj kaj saguloj vizitas la Himalajon por mediti, atingi la internan pacon kaj esti en dia ceesto.

La Himalajo estas la plej nova kaj alta montaro de la mondo, kaj granda parto de gi situas en Nepalo.  Ekzistas pli ol 1000 meotpintoj en Nepalo, kaj ok el ili havas altecon de pli ol 8000 metroj.

Antau 1951 Nepalo estis fermita al eksterlandanoj, sed nun gi bonvenigas anoj de ciu terlando.  En Nepalo turismo estas tre prospera branco de komerco.  La lando lernas pli kaj pli kontentigi gastojn, por ke ili reiru al siaj hejmlandoj kun sufice da bonaj memoroj pri sia vizito.

Piediremaj turistoj trovos montajn provincojn plenajn je nepala carmo, kaj kun multaj etnoj, tradicioj, kulturoj ka vagvojoj.  Por piedvagi oni ne bezonas specialan trejnadon, multekostajn ilojn au grandan teamon.  Nur du sanaj gamboj kaj entuziasma koro suficas por trovi ne antauimagitajn pejzagojn.  Vilagoj, arbaroj, valoj kaj eskarpoj estas iuj el la celoj dum memorindaj piediradoj en la 793 kilometroj de oriento gis okzidento.

Paginte iom da mono al la registaro, oni ricevas piedirad-permesilon por viziti elektitan provincon, sole au kun akompanantoj.  Hoteloj au restoracioj povas trovigi survoje, sed mi sugestas ke vi kunportu ciujn bezonatajn ajojn.  Estu tamen preta kutimigi al la lokaj viv- kaj mangmanieroj.  Kaptu la okazon amikigi kun la lokaj popoloj, lerni kelkajn vortojn el ilia lingvo kaj uzi ilian salutmanieron.  Neniam rigardu viajn gastigantojn kiel anojn de bestogardeno, kaj neniam fiere montru vian ricecon.

Mi opinias ke la Nepala E-organizajo povas sufice bone arangi piediradan programon por esperantistoj.  Nepalo certe havas ion interesan por ciu naturama esperantisto kiu volas gui gian verdan belecon.

-Gim Jong Gin
=
 KULTURO
Sati-Sistemo por Bruligi vidvinojn


Cu oni povas imagi ke vidvino volus mortigi sin sur la stiparo de sia edzo?  Tio ne estis rara, sed parto de la ciutago gis antau 65 jaroj en Nepalo.  De antikva tempo, estis kutimo lau hinda religio ke se iu viro mortis, lia edzino kune finis sian vivon per sankta sinbruligado, tiel nomata sati.

Dum la evoluo de homo civilizacio, virinoj estis ciam subpremataj el socia, ekonomia, religia kaj politika vidpunktoj.  Ankau en aziaj landoj, virinoj ofte vivas kompatindan vivon.  Sati estas nur unu el multaj ruzaj teknikoj kiujn viroj elpensis por ensemi en virinoj la iedon ke ili ne havas vivon krom tio allasita de viroj.  Estas multaj similaj kutimoj en la mondo, sed eble gi estas la plej kruela.

Lau la kutimo, oni ne permesas al la vidvino ec plori post la morto de sia dezo.  Si devas resti kvieta kaj mediti, por ke sia mortinta edzu akiru luksan lokon en paradizo.  Kiam luksan lokon en paradizo.  Kiam viroj arangas la la stiparon por la kremacio, virinoj beligas la vidvinon kiel novan edzinon, per banado, kombado, smirado, vestado ktp.  Poste, pastroj faras specialan adoradon de la vidvino kvazau si estus diino.  Aliaj faras kvazau ili haltus sin por ke si ne plenumu sati.   Si devas siaparte diri ke la prospero de sia edzo pli valoras ol sia vivo, kaj estas do sia devo ke si oferu sian senvaloran vivon por li.  Oni preparas la funebran stiparon apud rivero, kaj la plej aga filo de la mortinto ekbruligas gin.  Tiam la vidvino devas iri al la brulanta stiparo, cirkauiri gin trifoje, saluti gin kaj fine grimpi sur gin kaj fine grimpi sur gin sen versi larmojn kaj sidi trankvile gis sia ekzisto estingigas.

La inteligentuloj, speciale bramanoj, ciam havis logikajn kialojn por la kutimo pretaj.  Lau hinda tradicio la edzino estas \"duonkorpo\" de sia edzo.  Se la edzo ne vivas, la vidvino ne indas vivi sen sia alia duono, kaj la bona metodo por liberigi sin estas sati.  Alia logikero estas jene:  La edzo ciam zorgas pri tio ke la edzino estu felica.  Li laboras kaj gajnas monon por si kaj aliaj membroj de la morto de sia edzo,  devas rekompenci tiun bonecon per tio, ke si zorgas pri lia eterna vivo en paradizo.  Si faras plej bone se si iras en paradizon kun sia edzo kaj helpas pri cio bezonata de li.  Tio estas la repago de la suldo kiun si prenis al si per la edzinigo.  Alia pli praktika logiko: Sekso estas unu el bazaj bezonoj de homoj.  Post la morto de sia  edzo, la vidvino ne povas satigi sin sekse, kaj morto pli bonas ol soifa vivo.  Do, religio ebligas al vidvinoj liberigi sin de tiu soifo.

En la 16a jarcento, kiam Rego Yognarendra Malla mortis, liaj 35 edzinoj kune faris sati.  En la 18-a jarcento, sati pli kaj pli oftigis.  La bramanoj trovis pli terurajn argumentojn por daurigi la kutimon.  Al virinoj estis donita la rajto fari cion ajn por certigi la tujan morton de vidvinoj.  Oni perforte devigis virinojn sekvi siajn edzojn; se ili ne pretis, oni preskau mortbatis ilin kaj jetis ilin sur la fajron.  La kruela moro ne mildigis gis Candra Samser, la tiama cefministro, faris legon kontrau gi en 1929.  Tamen antau nur kvin jaroj, la novajo aperis en jurnaloj ke iu bopatrino irigis sian bofilinon sur la stiparon.

-Razen Manandhar
    

enhavoj
Redaktante
Parlamenta Elekto \'94
Jomari Punhi
Junulara Gardeno
Nepalo – celo de Turistoj
La verkisto Diamond Samser
Koreio, mia sperto
=
BIOGRAPHIO

La verkisto Diamond Samser Rana
 

Unu el la plej influaj familioj de Nepalo estas la Rana-oj.  Ili ekaperis sur la nacia scenejo en 1846, kiam la unua Rana, Jang Bahadur, proprigis al si la povon, farante la regon nura pupo.  Post mallonga tempo li sangis sian familian nomon de Kunwar al Rana, atentigante tiamanire al sia pretendo esti pura ido de la militista kasto.

Inter liaj ambicioj estis tiu de atingi la gloron de la regfamilio, sen tamen subfali sub celon li klopodis, kun sukceso, arangi geedzigojn de siaj idoj al tiuj de la rega Sah-familio.  Por eviti ties dekadencon, li starigis sistemon, je la fino de cefministro transigis unue ne al liaj filoj sed al liaj fratoj kaj nevoj.

La rezulto estis periodo de malliberala regado plena je konspiroj.  Kiam, ekzemple, unu sekvanto de Jang, Rana Uddip Singh, minacis reversi la sistemon, dek sep fratoj de la Samser-branco de la familio lasis lin mortigi kaj kaptis la povon por si. 

Diamond Samser Rana estas ido de tiuj Samser-oj, sed unu kiu disvolvis sintenon kontraustarantan al tiu de liaj prapatroj.  Aktiva kaj en politiko subtenas demokratiajn principojn.  Nun li estas regardata kiel la unua vera kaj nun plej eminenta skribanto de historiaj romanoj en la nepala lingvo.  La periodo kiun li priskribas en siaj verkoj estas guste tiuj 104 jaroj de la regado fare de la Rana-oj.

 

Diamond Samser plenagigis en tradicia Rana-familio.  Rana-aj viroj estis plejparte oficiroj au oficistoj, kaj la patro de Diamond Samser ofter postenigis ekster la valo de Katmando- kio malhelpis la lernejan sukceson de lia filo.  Tiu tamen povisintime observi la morojn de la Rana-oj – scio kiu donis frukton kiam li komencis skribi pri antauaj membroj de la familio, unue keil oficiro mem, kaj poste en malliberejo, post kiam li, la unua Rana faranta tion, postulis la finon de la Rana-a regado.

La generala opinio estas ke Seto Bhag [La blanka tigro] estas la plej bona nepallingva historia romano gis nun skribita.  Jam tradukita en plurajn lingvojn, gi koncentrigas sur la destino de Jagat Jang, la filo de Jang Bahadur kaj sekve homo kies ambicioj estis tragike frakasitaj per la politiko de sia propra patro.  Aliaj du cefverkoj havas la titolojn Basanti (nomo de virino kies amanto devis suferi eklipson dum la leviganta potenco de Jang Bahadur kaj Satprayas [Klopodo pri boneco].

- Philip Pierce
=
 VIZITO
Koreio, mia sperto

Unue mi volas danki al la Universala Esperanto-Asocio, kiu invitis min partopreni en la 79a Universala Kongreso en Koreio.  Fakte por mi tio estis mia unua UK.  Kiam mi atingis Seulon, mi renkontis esperantistojn el 65 landoj, pro kio mi gojis tre multe.

Mi partoprenis en la solena inauguro kaj havis la sancon diri la saluton al kongresanoj por mia lando.  Devigite elekti inter la amaso da programeroj de la UK, mi decidis partopreni la Cseh seminarion kaj Cseh-kurson inter aliaj.  Tio montrigis tre utila por mi.  Mi partoprenis ankau aliajn programerojn kaj estis speciale aktiva dum tiuj rilataj al la azia agado.  Mi propagandis pri la Internacia Himalaja Renkontigo, kiu okazos de la 26a de februaro gis la 9a de marto 1995 en Nepalo.

Tuj post la Universala Kongreso mi partoprenis en la 28a ILEI Konferenco, kaj tuj post tiu en la Internacia Junalara Kongreso dum 4 horoj.  Samtage la membroj de la azia karavano ekiris sur prelegvojago en diversaj urboj, nome Teajon, Kwangu, Teagu kaj Pusan.

La Teajon Expo \'93 estis belega.  Ni gojis tre multe dum la vojago en Koreio.  Bedaurinde ni ne havis sancon viziti la oficejon de la Korea Esperanto-Asocio, ankau se ni vizitis esperantajn klubojn de la plej grandaj urboj de Koreio. Ciuj esperantistoj de Koreio estas aktivaj, sed mi pensas ke la esperanta movado en Teagu estas aparte forta.

Kiam ni finis la prelegvojgon en Koreio, ni vojagis de Pusan per sipo al Simonoseki (Japanio).

(\'Japanio, Mia Sperto\' en la venonta numero)

-Mukunda Rag \'Pathik\' 

Read 779 times
More in this category: « Montejo 05 Montejo07 »