Tuesday, 02 December 2014 00:00

Montejo07

Written by
Rate this item
(0 votes)
Montejo 07

Jaro--4, N-ro-7, 1997 

Redaktante

Dum la pasinta jaro la nepala registaro decidis nomi la venontan jaron. VIZITU NEPALON 1998.  LA preparado komencigis antau longe.  Katmanduo, la cefurbo de Nepalo, travivas nuntempe refresigajn laborojn: la muroj ricevas novajn tegajojn da farbo; la truoj en la stratoj estas plenigataj. La registaro esperas bonvenigi almenau 500,000 eksterlandanojn al Nepalo dum la jaro. Da hoteloj estas sufice – kaj multstelaj. La monoj, lagoj kaj naciaj parkoj ciuj vokas.

La Nepalo Esperanto-Ascio ankau arangas specialan programon: la duan Internacian Himalajan Renkontigon, de la 27a de februaro gis la 7a de marto, 1998.Preskau dek kvin eksterlandanoj aligis, kaj ni esperas ke tio nombro grandigos.  Nepalo estas lando de Everesto kaj la naskigloko de Budho.  Tio ci numero de Montejo, eldonita nun post longa intervalo, prezentas diversajn artikolojn pri nia lando.  Eble gi vekos la intereson de kelkaj legantoj vidi la landon per propraj okuloj.
=
Travivajo en Nepalo

-- Marie Daenen,  Belgio

Iutage mi legis artikolon en la revuo “Esperanto” pri Esperanto-Asocio en Nepalo.  Tio tuj kaptis mian atenton car mia pliaga filo edzigis sin al nepalanino kaj ili logas en Katmanduo.  Infano naskigis kaj mi decidis iri al Katmanduo kaj tie restadi kelkatempe.

Mi vizitis Esperanto-klubejon en kvartalo Baneshwor (Baneseur), en Quest Language Institute, Old Baneshwor.  Esperantistoj kunvenas sabate de la 11a gis la 13a.  Post peto de Mukunda Rag Pathik, tiama prezindanto de Nepala Esperanto-Asocio, mi komencis instruadon per Mazi en Gondolando kun helpo de Bharat Kumar Ghimire, kiu tradukis de Esperanto al nepala lingvo.  Post dudek kursoj da naudek minutoj, kia estas la rezulto?  Ne granda. 

Bela fina festo estis dutaga restado ce monto Nagarkot, kie D-ro Kesab Ram Gosi, Esperanto-parolinto, klarigis pri astronomiaj mezuriloj.

Unu jaron poste, mi havas denove dumonatan restadon en Nepalo.  Cifoje mi ne instruas al komencantoj car du au tri nepalanoj tion kapablas.  Ili faru.

Mi instruas al progresantoj dufoje semajne sed lingvo-nivelo estas tiom ege diversa!! Estonte mi faros tiel, kiel oni agas en Europo, t.e. trapasigi ekzamenon antau ol rajtigi al progresiva kurso.  Ankau en bazlernejo mi  instruis dufoje semajne per lernolibro Ludu kun mi, propedeutika metodo.   Sabata kluba kunveno okazis en tiu lernejo de Samakhusi (Samakusi).  Estis oportuna kontakto inter estanteco kaj estonteco. 

Kion konkludi el tio cio?  Lernado de io ajn postulas tempon.  Karaj nepalanoj, vi havas tempon por festadi, festivaladi, babiladadi.  Bone!  Elcerpu iomete el tiu tempo por lerni ILo\'n.  Kredu min, estas vera plezuro.  Ciu ajn povas gin gui.

“Le sourire du Nepalo” (rideto el Nepalo) estas famkonata tra tuta mondo kiel simbolo de bonfarto kaj mensa trankvileco.  Gi ankau estu simbolo de progresemo, organizado, kunlaborado, memstarigado.   Eblas, cu ne!
=
Kie mi estas?

-Narendra Rag Bhattaraj
 
Kie mi forlasis min mem?
Mi konstante sercas.
La straton mi ciam lauiras;
Kiel mi forgesis min hodiau?

Mi pensas laueble forkuri;
Kial mi malsukcesis?
Mi forlasis vin;
Pro tio mi ne trovas min.  
Kie en la stranga urbo
Mi perdis min, mi ne scias.
Mi tute ne trovas min mem.
En la silenta nokto,
Mi sekvas la progran ombron!
=
Gosainkundo

F-ino Ganga Malla

Godainkundo (Godajnkundo) estas granda lago situanta en Rasuwa distrikto 130 kilometrojn nordokcidente de Katmanduo, la cefurbo.  Gi estas rigardata kiel religie tre signifa loko por hinduoj.  Tie trovigas 108 lagoj, la plej gravaj el kiuj nomigas Sarasvati, Bhairab kaj Surya (Surja).  El ili la plej grava lago estas Gosainkundo.

Por atingi Gosainkundon oni povas iri per buso gis Dhunche (Dhunce), ekde kie oni devas piediri.  La vojo ekde Dhunche estas irebla en unu tago se oni marsas rapide.  Sed por pli gui la alsupradon oni povas tranokti en Chandanbari (Candanbari) au Cholangpati (Colangpati) kaj ekiri frue matene la sekvan tagon por marsi proksimume 6-7 horojn.

Gosainkundo situas tre alte, je 4,360 metroj.  Do al vojagantoj okazas kelkfoje malsaneco pro la alteco.  La malsaneco estas kuracata per ajlo au aliaj medikamentoj.

Dum marto kaj aprilo la pejzago estas aparte agrabla.  Lau la vojo estas multaj rododendroj, kiuj floras neesprimeble belege.  Se poeto iros tien tiam, li au si komencos tuj verki ion.  La koloro de la floroj sangigas lau alteco.  Unue oni vidas rugajn florojn, poste blankajn, ankorau poste rozajn, kaj finfine purpurajn.  Cirkau Laurebina (Laurebina) la plantoj kaj floroj estas malgrandaj.  Anakau tie la koloroj de la floroj estas diversaj.  Oni povas vidi rugajn au blankajn lau alteco.  Apud Gosainkundo ne estas grandaj arboj,  nur herboj, car la klimo tie estas tre malvarma.

La plenluntago en augusto estas la kulmino de la ciujara festivalo de Gosainkundo.  Proksimume dek mil homoj vizitas la lokon en tiu tempo. Tie oni banas sin kaj faras en templo adoragon al la dio Shiva (Siva).  La akvo de la lago estas ciam malvarmega.  En vintro gi glaciigas.

Ekzistas legendo.  En la antikva pasinteco la dio Shiva trinkis la venenon kiu venis de la maro kaj malsanigis.  Ne povante elteni la doloron, li sovis sian tridenton en la teron de la monto.  Akvo elvenis kaj formis grandan logan.  Shiva kusigis sin en la lago kaj atendis gis lia doloro malaperis.  Nun oni diras ke homoj kiuj estas bonaj kaj puraj povas vidi la dion en la lago.  Amaso da homoj iras al Gosainkundo por tia vizio.  Oni povas laudire vidi la dion nur tiam, kiam la suno brilas.  Miaopinie la ombro de la suno estas tio kion oni vidas.

Oni ankau kredas ke nur bonkoraj homoj povas atingi la lokon; malbonaj homoj au mortas au perdas la vidpovon, au ilia kapo doloras tiom ke ili vomitas ktp.  Mi pensas ke tio cio okazas pro la alteco kaj venenaj floroj.  En julio kaj augusto floras fakte kelkaj floroj kiuj estas venenaj.  La aromo de tiuj ci floroj povas malsanigi homojn.  Do se oni vizitas la lokon antau au post la florsezono, tiaj problemoj ne okazos.

Gosainkundo ankau estas loko kiun multaj turistoj vizitas ciujare.  Gi estas fakte tre bone situanta loko por mallonga piedvagado.
=
La Gjapuoj de la valo de Katmanduo
-- “Susil” Tulsi

La Gjapu-gento estas gento honesta kaj rekta.  Ili estis tute sendependaj en antikvaj tempoj, kaj ankau hodiau ili ne satas esti helpataj de aliaj.  Antau miloj da jaroj la valo de Katmanduo estis granda lago, sed poste, lau tradicio, la dio Manjushri (Mangusri) alvenis el Cinio por logi sur la monteta deklivo Svayambhu (Svajambhu), kaj per sia disko Sudarshana (Sudarsano) malfermis la valon por ke la akvo povu elflui kaj la tero povu taugi kiel logejo.  Li ankau trancis la kolon de la demono Banasuro, kiu dormis en la okcidenta parto de la valo.  Per tio la akvo, kiu estis barita, povis flui kiel pluvo.  Nuntempe tiu loko nomigas Chovar-galchi (Covara-galci).  Tie logas hodiau Gjapuoj.

Lau historio, la homoj nomataj Gopalbansioj estis la unuaj logantoj de la valo, en Matatirtha kaj Tankoto.  Ili estis pastistoj de bovoj ankau sur la monteto Kirtipuro.  Sed stranga afero okazis.  Bruna bovo ciutage elsprucis sian lakton sur la lingon de la dio Pashupati (Pasupati, t.e. Siva) en Bankali.

La antikvaj logantoj de la valo jam de longe uzas tamburon nomatan dhime por protekti la rikoltojn de bestoj kaj birdoj.  Sed oni ne scias precize kiam gi komencis esti uzita.  Oni povas audi gis komencis esti uzita.  Oni povas audi gis nun la tradiciajn folklorajn kantojn kaj pregojn al dioj lau sezono, sed ciam malpli ofte.  La valo de Kathmanduo ankau konas aliajn muzik-instrumentojn: dafo, kajjadi, muvali kaj kahan.  Simile, ilia sono nuntempe pli kaj pli perdigas.

La Gjapuoj uzas nigran teron por fekundigi siajn rikoltojn.  Aliaj gentoj ne uzas tian teron, kaj aliaj gentoj ankau ne uzas la ilon khatanmuga por disrompi terpeciojn.  Tiu estas konstruita el ligno kaj bambuo.  Ankau nigrizo kaj sinki (sekigitaj legomoj) trovigas nur ce la Gjapuoj.  Post 1768, la jaro kiam la rego Pritvi Narajan Saha venkoprenis la Katmanduo-valon, multaj legomoj kaj multa rizo de Kirtipuro estis detruitaj.  Ekde tiam oni komencis produkti sinki.

La Jamari Purni estas la cefa  festo de la antikva nevara (gjapua) kulturo.  En tiu tago la nevaranoj metas melason en rizpanon, kuiras la miksajon kaj mangas gin.  Ankau gis nun oni uzas manmuelilojn el stono.

En Guru Purnima, kiam oni sangas sian sakran fadenon sur la sultro, oni mangigas rizon al ranoj au bufoj, kredante ke ili estas protektantoj fekundigantoj de farmoj.  En vintro multaj Gjapuoj surmetas specialajn suojn faritaj el pajlo de rizo kaj folioj de la arbeto ketuki.

Gjapuoj regis la valon gis la fino de la sepa jarcento.  Poste, kiam dum la regperiodo de Narendra Deva ne pluvis en la valo dum dekdu jaroj, la tri regoj de  Katmanduo, Patan kaj Bhaktapuro (la lasta estis Gjapu) petis la dion Karunamaja, t.e. au Siva au Avalokitesvaro, ke li venu de Bharato por savi la landon, kaj tio okazis.
=
Kien iras la Nepala ekonomio?

-Razen Manandhar
 

Kaj ricaj kaj malricaj homoj en Nepalo nun havas nur unu celon en sia vivo – iel ajn esti ricaj.  Avaro pri ricajo jam fremdigis homojn de ilia natura feliceco kaj honesteco en preskau ciu aspekto.

La popolo de Nepalo estis iam fama ne nur kiel bravaj soldatoj sed ankau kiel sinceraj komercistoj laborantaj tra la Himalajo dum miloj da jaroj, malgrau kultura malsimileco, geografiaj malfacilajoj kaj sociaj kaj lingvaj problemoj.  La samaj homoj nun estas pigraj kaj ec silentas kiam ili vida ke homoj de najbaraj landoj envenas por komerci kaj prosperas surloke.  Homoj ci tie uzas sian tempon pli multe por trovi rapidan vojon por sia persona profito ol sincere labori por la bono de la lando. 

Estas nature ke homoj sekvas au rekte au malrekte kion faras la politikistoj.  Tiuj kiuj promesis dedici sian vivon al la feliceco de la popolo kaj prospero de la lando ekagas hontinde kaj ec ne vidas post si.  En Nepalo, kiel en aliaj landoj,  koruptado komencigas de politikistoj.  Tiuj senhonte spektigas siajn malkuloplenajn agojn en publiko kaj pretendas ke estas ilia rajto kapti monon de la registaro.  Ne temas pri ciuj, sed la plimulto de ili versas salivon por posteno, ne por servi la mizeran popolon kaj labori por solvo de iliaj problemoj sed por eltiri la lastan guston de svito kaj je fino fari ilin pupoj.  Post reveno de multpartia demokratio, inklino al mongajno per malhonesta vojo jam farigas rutina.  Tio povas esti la kialo ke homoj nun perdas intereson pri politikaj aferoj.

La diferenco inter ricaj kaj malricaj popoloj ne estas kontraunatura en lando kun libera ekonomio.  Tiuj gajnas kiuj laboras, sed kio estas videbla en la nuna socio estas ne akceptebla, nome ke unuflanke homoj ne povas aceti la ciutagan panon post gisnokta laboro, dum kelke da homoj subite farigas ricegaj tuj post dungo en tiel nomataj “fruktodonaj segoj.”  Ne temas nur pri envio; estas dangere ke homoj nun ec cesas “fama” kiel unu el la plej malricaj landoj de la mondo, eksterlandanoj miras kiam ili vidas homojn ci tie uzantaj la plej modernajn ajojn en sia ciutaga vivo.  Neniu instruu alian ke oni devas disdoni sian trezuron al malriculoj pro hipoteza egaleco.  Tamen, cu ne estas devo de civitanoj ke unu regardu la mizeron de samlandanoj kaj almenau arangu ian projekton por ke junuloj havu sancon labori ci tie anstatau okulumi al eksterlanda laboro kiu estas gismorte hazardoplena?

Sendube milionoj da usonaj dolaroj venas en Nepalon de ciuj direktoj por plibonigi la suferantajn homojn ci tie, sed nur malmulte da homoj scias ke pli ol duono de la mondonaco reiras al donacantaj landoj kiel salajro (kiu estas nekompareble granda) al tiuj eksterlandaj konsilistoj kiuj venas kun la projektoj.  Kaj la restajo ankau estos disdividita inter politikistoj antau ol gi atingus la verajn bezonantojn.

Estas bedaurinde ke nepalanoj ekforgesas sian propran vivstilon kaj kulturon, kiuj estas nun malrapide anstatauataj de necertaj kopioj de okcidentaj principoj de ekonomio kaj vivo.

Nepalanoj ja havas kuragon kaj eblecon por rekonstrui la vojon al prospero.  Ni esperu ke ni, ne forgesinte malnovajn erarojn, sed lernante de ili, alportos nian karan landon al brila estonteco.
=
Kion signifas Esperanto?*

-- S-ro Devendra Aryal  

La lingvo Esperanto havas nun 110 jarojn.  Dum periodo de pli ol unu jarcento la nombro de homoj kiuj parolas Esperanton daure pligrandigas, sed gi ne povis popularigi sin universale.  Oni taksas la nombron da parolantoj de Esperanto, kiun la kuracisto Ludoviko L. Zamenhof kreis en 1887 por meti finon al la malegaleco en interlanda komunikado, je pli ol 15 milionoj tutmonde.

La naskinto de Esperanto estas do Zamenhof.  Li naskigis en 1859.  Li estis oftalmologo en Varsovio kaj estis judo.  Zamenhof rigardis netolereblaj la ekscesojn faritajn de la tiama registaro kontrau la kamparanoj en 1870, kaj kreis Esperanton, volante meti inter-komunikadon sur facilan bazon.  Li kreis Esperanton spite al la protestoj de lia patro.  Dum Zamenhof studis oftalmologion, por kontentigi sian patron, li komencis fari divers-flankajn esplorojn pri Esperanto.  Lia patro montris neniun simpation por tiu ci laboro, kaj li ec iam dissiris malneton pri la lingvo preparita de lia filo kaj bruligis gin.

“Lipharoj ne malebligas la mangadon”, lau proverbo, kaj la fervora Zamenhof restrecis sian forton por atingi sian celon, kaj ne cesis antau ol perfektigi Esperanton.  Li mortis en 1917 sen povi havigi al gi universalan popularecon.

Zamenhof pasigis kelkajn jarojn studante leksikologion kaj gramatikon por disvolvi la lingvon Espernto.  Esperanto havas 6,000 radikojn kaj 16 gramatikajn regulojn.  Sesdek elcento el la vortotrezoro devenas de la latina, kaj la ceteraj de la greka, germana kaj aliaj lingvoj, inter kiuj trovigas pola kaj rusa influoj.  La biblioteko de la  Centra Oficejo por la komunumo de parolantoj de Esperanto enhavas pli ol 20,000 librojn en tiu ci lingvo.

La uzado de Esperanto tutmonde kreskas tagtage.  En iuj landoj, inter aliaj Usono kaj Cinio, oni gvidas regulajn kursojn en altlernejoj, kaj ciujare, por disvastigi la lingvon, oni esperantigas pli ol 200 librojn.  Oni instruas gin en centoj da lernejoj tutmonde, kaj la universitato de Landono havas postdiploman kurson pri Esperanto.  Gi estas pli kaj pli uzata ankau en radio kaj en teatroj.  Iu kompanio en Nederlando disvolvis komputoron, kiu povas elprinti en Esperanto.  Tiuj kiuj volas disvastigi Esperanton kiel komunan lingvon por la tuta mondo estas ege aktivaj.  Ankau en Nepalo grupo da parolantoj klopodas plilargigi la scion de Esperanto, sed la nombro de nepalanoj kiuj uzas gin ne estas certa.

*Tiu ci estas mallongigita traduko de artikolo aperinta en la jurnalo Kantipur.  La nepalan esperantigis Philip Pierce.
=
Novajoj
 
S-ro Mukunda Rag Pathik partoprenis kiel reprezentanto de Nepalo la 82an Universalan Kongreson de Esperanto en Adelajo, kaj la ILEI-konferencon en Melbourno, Australio.  Reveninte al sia naskiglando, li vivece priskribis la multajn travivajojn.  Li havis ekzemple la sancon esti intervjuita en diversaj radioprogramoj.  Krome aperis en loka jurnalo foto de li kaj aliaj kongresanoj.  Alivorte, memorindaj tagoj.

NI elkore dankas al S-rino Itagaki Akiko de Japanio, kiu sendis al NespA librojn kaj foto-albumojn, kaj donacis 100 usonajn dolarojn por helpi al gi eldoni Montejo.

La unua Internacia Himalaja Renkontigo okazis en februaro 1996, kaj baldau venos la dua, de la 26a februaro gis la 7a marto 1998.  La unuan partoprenis gastoj el Koreio, Japanio, Germanio, Svislando, Nederlando, Norvegio kaj Italio.  Ci-foje oni havos la sancon viziti la Katmanduo-valon, Citvan  Nacian Parkon kaj la  urbon de Pokhara.  Gis la fino de la jara oni povas aligi kontrau 600/650 usonaj dolaroj (lau lando).  Por pli da informoj, skribu al Sierra Travel and Tours / P.O. Box 3565/ Kathmandu; Fakso: 00977-1-4422819,

La ci-jara kongreso de NespA okazis en la 10a de majo.  Du membroj estis aparte honoritaj: D-ro Kesab Ram Gosi, kiu pli frue estis agnoskita per la Societo de Astrologoj de Bharato pro siaj multjara agadoj en tiu ci fako; kaj S-ro Masahiro (Marc) Ono, kiu estis  forlasonta Nepalon post pli ol dekjara restado, pro sia senlaca laborado kiel UNICEFano kaj fidela helpado al NespA.

Krome, nova estraro estis elektita:
Prezidanto: F-ino Maja Raj
Vic-Prezidantoj: S-ro Narendra Bhattarai kaj S-ro Punja Prasad Acarja
Generala-sekretario: F-ino Ganga Malla
Kasisto: S-ro Pos Rag Subedi
Sekretario: S-ro Nara Bahadur Bhugel
Membroj: F-ino Anupa Bhandari, S-roj Subhas Gautam, Cola Nath Pokharel, Hare Ram Bista, Balaram Thapa 

Read 862 times
More in this category: « Montejo 06 Montejo Februaro 2015 »