Freŝa Novaĵo

Freŝa Novaĵo (1)

Nepala Esperanato- Asocio kunvokis la unuan kunsidon de NEspA-anoj post la sinsekvaj tertremoj en 23a de majo, 2015. Sed pro la timo de la tertremo esperantistoj ne kuraĝis kunsidi kaj eĉ veni al nia oficeja kvartalo, sed finfine nur ni kelkaj kunsidis en iu restoracio. Nia oficejo estas en kvara etaĝo de konstruaĵo kaj eĉ la registaro malpermesas eniri. Membroj de NEspA proponas, ke ni translokigu nian oficejon al nia propra terspaco, kiu estas 9 kmj for de la nuna oficejo.

Monday, 18 May 2015 00:00

Nepala Esperanto-Asocio petas vian helpon

Written by

Kiel vi ĉiuj scias ke nia lando estis frapita de la forta tertremo ( 7.9 Rektoro)  en pasinta sabato kaj kaŭzis mortigon de la  milo da popolo kaj damaĝis ne imageblan posedaĵon.  Postskuado daŭris kaj daŭras  kaj homoj devis dormi ĝis hodiaŭ sub le ĉielo. Pro la pluvo, la vivo estis pli terua por tiuj kiuj eĉ skapis la morton.   Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ loĝeblaj.  Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.  La  epicentro de la tertremo estis Barpak, cirkaŭ 80 kilometroj  norde de Katmaduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je la kulturo, naturo kaj biodivreseco.  Barpak estas nun tute detruita. Preskaŭ duono da la poplolo mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj.  Simila situacio  estas  en multaj vilaĝoj en la regino.   Dua ple malbone difektita disktrikto estas Sindupalchok, alia montrara distriko.  Milo da homoj mortis kaj milinoj iĝis senhejmuloj.  Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi.  Trinkakvo estas tre grandegaproblemo.  Lokoj kie amaso de homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas .   Preskaŭ ĉiuj lernejoj  ekster la valo estis detruitaj.  Alia kortuŝa afero estis multaj atendis sub la ruino por la savado. Sed pro la manko de la teknologio kaj sperta homarforto oni ne povis fosi ĝusta tempe. Ili mulataj atendante savadon eble  mortis. Ĝis hodaiŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj de enlandaj kaj eskterlandaj . Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.  La vivo de infanoj, maljunuloj kaj  gravedaj virinoj estas tre mizeraj.   La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj ĝi sajnas kiel  ruinoj de Monzedaro kaj Harapo.  Ni elĉerpiĝis tiel ke ni neniam povas stariĝi.