Nepalo

 Nepal kovras nur 0.1 pro cento de la terglobo. Sed ĝi estas mirinda miksaĵo de diversangulaj malsimiloj-- oni povas ĝui ĉielarkan kunvivon de antikva historio kaj moderna vivmaiero, malsimilaj ligvoj, ethnaj popoloj, viglaj kulturoj, biodiverseco kaj pitoreska pejzaĝo.
De belaj neĝpintoj de Himalajo en la nordo ĝis alta ebenaĵo en la sudo oni vidas grandskala diferenco en verdaĵoj, bestoj vivataj kaj homaj kulturoj. Situante inter Tibeto de Ĉinio kaj ebelaĵo de norda Bharato, Nepal akceptas influon de ambaŭ flanko je lingvo, kulrutok vestaĵo kaj civilizacioj sed tio ne signifas ke ĝi jam perdis sian identecon.

La lando havas ĉirkaŭ 25 milionojn da homoj loĝantaj. Ili apartenas al ĉirkaŭ 60 ethnaj grupoj kaj entute parolas pli ol 100 lingvojn kaj dialektojn. La registaro ne antaŭ longe nomis Nepalon kiel sekularan langon kiel vivas anoj de Hinduismo, Budhismo, Kristanismo, Muslimo kaj ŝamanismo kunekun en harmonio.

Pro ĝia natura beleco kaj kultura signifo, ok okoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESKO kiel mondoheritaĵoj. La Katmando-valo kaj Lumbini estas la kulturaj heretaĵoj kaj Sagarmantha Nacia Parko kaj Ĉitŭn Nacia Parko estas la naturaj heretaĵoj.

\"\"

 

#Historio
Dum sia politika historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Gopaloj kaj poste sekvis Mahiŝpaloj kaj Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Kaj poste regis Nepalo la Liĉivioj, kiuj venis en Nepalo ĉirkaŭ la jaro 300 p.K. De tiam troviĝas skribitan historion
de Nepalo - la unua skribita dokumento de Nepala troviĝas sur la venko-rakonto de ŝtono, datita je 467 p.K. La historio pri fino de Liĉivioj ne estas klara kaj do venis Malloj kiuj regis la landon de 14a jarcento ĉefe la valon kaj ĉirkaŭaĵon. La arto, arĥitekturo, kulturo, festivaloj, musiko kaj literaturo evoluis ĝis nekredebla nivelo dum tiu periodo. Nepalo jam igixs unu el la grandaj lernejoj de Azio, speciale pri Budhismo kaj Hinduismo. La plej multo de la vididaĵoj en la urbo estas donaco de la Malla dinastio kaj ĝia civilizacio.

Poste, reĝo de Gorkha, malgranda vilaĝa ŝtato, Prithvi Narayan Shah akiris la valon en 1768 kaj do venkinte ĉirkaŭ 40 malgrandajn etnajn kaj aliajn ŝtatojn li starigis grandan Nepalon. Kavankam Nepalo devis perdi sian grandan parton dum ĝia milito kontraŭ la Brita registaro en Bharato en 1816. poste sekvis dinastio de Rana \"ĉefministroj\", post masakro de 1846, kiuj regis tiom forte dum 104 jaroj ke la reĝoj nur restis pupoj. Post la \"revolucio\" de 1951, la reĝoj denove fariĝis pli fortaj kaj finfine, hodiaŭ, la reĝo restas nur por nomo, dank\' al la popola movado de 2006. Restas espero en koroj de Nepalo ke post 11-jara Maoista revolucio, Nepalo gajnu senbaran pocon kaj ĉiaman prosperon.

#Katmando-Valo
Laŭ fama legodo, la valo iam estis granda kaj sankta lago. Venis sankta Manjushri kiu tranĉis la monton kaj elversigis akvon kaj do kreis la fekundan falon. Je alteco de ĉirkaŭ 1,300 metroj super la marnivelo, kaj havas 30-35 gradojn en sumero (Junio) kaj 0- -5 gradojn en vintro (Decembro). Plubas ĝis 1600 mm dum jaro, ĉefe dum Augusto.

#Vidindaĵoj de la valo: 

KATMANDO: Palaco de Katmando, Swayambhu, Boudha, Pashupati, Ason Bazaro, Balaju, Kakani, Kitipur, Chovar, Dakshinkali k.a.; PATANO: Palaco de Patan, Krishna Mandir, Ora Templo,
Mahadoudha, Okubahal, Kwabahal, Kumbheshor, Besto-ĝardeno; BHAKTAPURO: Palaco de Bhaktapuro, Nyatapol, templo de Dattatraya, Bholachhen, Nawadurga, Siddha Pokhari, Surya Binayak, Thimi, Changu
Naryan, Nagarkot.

#Vidindaĵo ekster la valo: Pokhara, Lumbini, Chitwan, Sagarmatha, Langtang, Annapurna, Muktinath, Gorkha, Tanesn, Jiri, Trishuli, Janakpur ...

 #Fesivaloj: Basanta Panchami, Shivaratri, Holi, Ghodejatra, Seto Machhindranath Jatra, Bisket Jatra, Balkumari Jatra, Matatirtha Mela, Buddha Jayanti, Sithinakha, Gathamuga, Rato Machhidranath Jatra,
Krishna Jayanti, Janai Purnima, Gaijatra, Nag Panchami, Indra Jatra, Gokarna Anusi, Teej, Dashain, Tihar, Shripanchami k.a.

# Ĝeneralaj informoj pri Nepalo:

Areao: 147,181 kv. km
Geografio: Sutias apud la Himalajo, mize de Ĉinio en nordo kaj Bharato en sudo.
Logantaro: 25, 284, 463 (2000).
Ĉefaj religioj: Hinduismo, Budhismo, Kristanismo, Muslimismo
Lingvoj: Troviĝas ĉirkaŭ 100 lingvoj kaj dialektoj, Nepali estas la
oficiala lingvo
Pokapa enspezo jare: 223 usonaj dolaroj
Mebro de: UNo ekde 1955
Ĉefurbo: Katmando, kun ĉrkaŭ 500,000
Mono: nepala rupio (1 usona dolaro = ĉirkaŭ 75 rupioj)
Politika sistemo: multpartia demokratio

Read 1563 times